Aŭtoro Fadeno: 2-1. La rakonto de Samavati  (Legita 1746 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Miaohui

  • Semanto
  • Administanto
  • Honora membro
  • *****
  • Afiŝoj: 771
  • Karma: +0/-0
    • Vidi profilon
    • Budhana Retejo Esperantista
2-1. La rakonto de Samavati
« je: januaro 07, 2014, 07:17:06 ptm »
  2-1. La rakonto de Samavati

  Atentemo estas senmorta vojo,

  Malatentemo estas vojo al morto.

  Atentemuloj ne mortas,

  Malatentemuloj similas al mortintoj.

  Saĝuloj konas tion

  Kiel distingon de atentemo.

  Ili plezuras pri la stato de sanktuloj

  En ĝojo de atentemo.

  Ili meditas persiste

  kaj praktikas konstante.

  Strebante al la atingo de nirvano

  Ili estas sekuraj kaj liberaj de ligoj.

  Dum sia restado en Gosita Monaĥejo ĉe Kosambio, la Budho parolis tiujn versojn rilate al Samavati, unu el la ĉefaj reĝinoj de Udeno, la reĝo de Kosambio.

  En la urbo de Badavatio vivis trezorejestro nomata Badavatijo. Li estis amiko de trezorejestro Gosako kvankam Gosako neniam vidis lin. Informiĝinte de komercistoj venintaj el urbo Badavatio pri la riĉeco kaj aĝo de la trezorejestro Badavatijo, Gosako deziris amikiĝi kun li kaj sendis al li donacon. Tiel, kvankam ili ambaŭ neniam intervidiĝis, ili vivis kiel bonaj amikoj. Post iom da tempo, intesta malsano okazis en la domo de la trezorejestro Badavatijo. Kiam okazis la malsano, unue mortis muŝoj; poste, mortis laŭorde insektoj, musoj, dombirdoj, cignoj, bovoj, sklavoj viraj kaj inaj, kaj fine, membroj de la familio. Nur tiuj, kiuj rompis la muron kaj forfuĝis, sin savis de la morto. Tiam la trezorejestro Badavatijo ankaŭ fuĝis tiamaniere kun siaj edzino kaj filino. Ili ekvojaĝis al Kosambio kun intenco iri al la trezorejestro Gosako. Kiam ili ankoraŭ estis sur la vojo, forkonsumiĝis iliaj vivbezonaĵoj por la vojaĝo, kaj iliaj korpoj elĉerpiĝis de la vento, suno, malsato kaj soifo. Atinginte Kosambion kun granda malfacilo, ili sinbanis en lageto de plezura loko kaj poste eniris iun malplenan domon ĉe la pordo de la urbo.

  Poste la trezorejestro diris al sia edzino: "Edzino, tiuj kunvojaĝantoj sur la vojo ne tiel ĝentilas eĉ al patrino, kiu jam naskis bebon. Nun mi havas amikon, kiu laŭdire elspezas mil monerojn ĉiutage almozdoni al blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj. Ni sendu nian filinon tien preni manĝaĵon por ni. Ni restu ĉi tie por unu aŭ du tagoj, refreŝigu niajn korpojn kaj poste iru vidi mian amikon." "Bonege, edzo," ŝi respondis, kaj ili ekloĝis en la malplena domo.

  En la sekvinta tago, kiam oni anoncis la tempon por manĝo, la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeruloj iris preni manĝaĵon. La gepatroj sendis sian filinon dirante: "Filino, iru alporti manĝaĵon." Do la filino el la riĉa familio kun memfiero venkita de misfortuno, kaŝis sian hontemon, prenis bovlon kaj iris en la amason de malriĉuloj por peti manĝaĵon. "Kiom da porcioj vi bezonas?" oni demandis al ŝi. Ŝi respondis: "Tri." Do oni donis al ŝi tri porciojn. Ŝi portis la manĝaĵon al siaj gepatroj, kaj la tri sidiĝis por manĝi kune. La patrino kaj filino diris al la trezorejestro: "Mastro, misfortuno venas eĉ al eminentaj familioj. Estu trankvila kaj manĝu senzorge pri ni." Per multe da vortoj ili admonis lin manĝi. Sed li ne povis digesti sian manĝaĵon post la manĝado, kaj perdis la vivon je la tagiĝo. La patrino kaj filino malĝojis, ploris kaj lamentis.

  En la sekva tago la filino iris por la manĝaĵo duafoje. "Kiom da porcioj vi bezonas?" "Du." Ŝi portis la manĝaĵon al sia patrino, kaj admonis ŝin manĝi post multe da vortoj. La patrino cedis al ŝia admono kaj konsentis manĝi, sed mortis tiutage post la manĝo. Restante sola, la juna knabino malĝojis, ploris kaj lamentis pri la fatalaĵo. En la sekva tago malsato forte turmentis ŝin, ŝi do iris plorante en la amaso de almozuloj por havi manĝaĵon. "Kiom da porcioj vi bezonas, Knabino?" "Unu," ŝi respondis.

  La domadministranto nomata Mitao memoris, ke ŝi petis manĝaĵon tri tagojn, do li diris al ŝi: "Pereu, abomeninda virino. Finfine vi scias la spacon de via stomako hodiaŭ." La filino el la respektinda familio estis modesta kaj timema, tamen ŝi sentis kvazaŭ spado pikus en ŝian bruston aŭ sala akvo ŝutus sur ŝian vundon. Ŝi tuj respondis: "Kion vi celas, sinjoro?" "En la tago antaŭ hieraŭ vi prenis tri porciojn, hieraŭ vi prenis du porciojn kaj hodiaŭ vi prenos nur unu. Do vi scias la spacon de via stomako nur hodiaŭ." "Sinjoro, ne supozu, ke mi prenis manĝaĵon por mi mem." "Do kial vi prenis la manĝaĵon?" "Sinjoro, antaŭ hieraŭ ni estis tri, hieraŭ ni estis du, kaj hodiaŭ mi restas sola." "Kio okazis al vi?" li demandis.

  Ŝi do diris al li la tutan okazaĵon ekde la komenco. Aŭdinte ŝian travivaĵon, li ne plu povis regi siajn larmojn, kaj estis venkita de la forta doloro estiĝinta en li. Fine, li diris al ŝi: "Mia kara knabino, ne maltrankviliĝu pri la okazo. Ĝis nun vi estis la filino de trezorejestro Badavatijo, sed ekde hodiaŭ vi estos mia propra filino." Li kisis ŝin je la kapo, kondukis ŝin en sian propran domon kaj adoptis ŝin kiel sian propran pliaĝan filinon.

  Iutage la knabino aŭdis laŭtajn kaj pikajn kriegojn el la manĝejo, kaj diris al sia adopta patro: "Patro, kial vi ne kvietigas tiujn homojn kiam vi disdonas almozon?" "Estas neeble tion fari, kara filino." "Patro, tio estas farebla." "Kiel vi faros tion, kara filino?" "Patro, starigu barilon ĉirkaŭ la manĝejo, kaj instalu du pordojn, per kiuj homoj povas eniri kaj eliri. Poste direktu la homojn eniri tra unu pordo kaj eliri tra la alia. Se vi tion faros, ili ricevos sian porcion pace kaj kviete." Aŭdinte tion, la administranto laŭdis: "Bonega metodo, kara filino!" Li tuj agis laŭ la propono. Ĝis tiam ŝia nomo estis Sama, sed pro konstruado de la barilo ŝi ricevis la nomon Samavati. Tumulto ne plu okazis en la manĝejo ekde tiam.

  La trezorejestro Gosako jam kutimiĝis pri la bruo el la manĝejo kaj ŝatis aŭdi tion, ĉar la bruo ĉiam pensigis lin: "Tio estas la bruo el mia manĝejo." Ne plu aŭdinte la bruon dum du aŭ tri tagoj, li demandis al Mitao, kiu venis iutage por servi al li: "Ĉu vi donis almozon al la blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj?" "Jes, sinjoro." "Kial dum du aŭ tri tagoj mi aŭdis neniom da bruo?" "Mi aranĝis la aferojn por ke homoj ricevu almozon senbrue." "Kial vi ne faris tion antaŭe?" "Antaŭe mi ne sciis kiel fari, sinjoro." "Kiel vi subite trovis la metodon?" "Mia filino diris al mi kiel agi, sinjoro." "Ĉu vi havas filinon, kiun mi neniam vidis?" La domadministranto do sciigis al li la tutan travivaĵon de la trezorejestro Badavatijo, komence de la pesto kaj fine ĝis la adopto de la knabino kiel sia propra pliaĝa filino.

  Poste la trezorejestro diris al li: "Kial vi ne diris al mi pri la okazo plifrue? La filino de mia amiko similas al la mia." Do li sendis por Samavati kaj demandis ŝin: "Kara knabino, ĉu vi estas la filino de la trezorejestro?" "Jes, sinjoro, mi estas lia filino." "Bone, ne maltrankviliĝu. Vi estas mia propra filino." Sekve li kisis ŝin sur la kapon, donis al ŝi kvincent virinojn kiel ŝian servistinaron kaj adoptis ŝin kiel sian pliaĝan filinon.

  Iutage oni celebris festivalon en la urbo. En la festivalo filinoj de la nobelaj familioj, kiuj kutime ne eliris, piediris ĉirkaŭe kaj sin banis en la rivero kun sia propra sekvantaro. En tiu tago, Samavati ankaŭ iris tra la palaca korto al la rivero akompanate de kvincent virinoj por sin bani. Reĝo Udeno vidis ŝin kiam li staris ĉe sia fenestro. "Kies ludemaj knabinoj ili estas?" Li demandis. "Nenies ludemaj knabinoj ili estas, Via Reĝa Moŝto." "Do kies filinoj ili estas?" "Via Reĝa Moŝto, tiu estas la filino de la trezorejestro Badavatijo, kaj ŝia nomo estas Samavati." La reĝo kondukis Samavati kaj ŝian sekvantaron al la reĝa palaco kaj donis al ŝi honoron de reĝino.

  Alia knabino ankaŭ akiris honoron de reĝino. Ŝi estis Magandija, kiun iam refuzis la Budho kiam ŝia patro elektis lin kiel ŝian edzon. Post kiam ŝi fariĝis ĉefreĝino, ŝi trovis, ke alia reĝino Samavati estas pia sekvantino de la Budho. Ŝi planis sin venĝi kontraŭ la Budho kaj pereigi Samavati kaj ŝiajn servistinojn.

  Magandija diris al la reĝo, ke Samavati kaj ŝiaj servistinoj faris truojn en la muroj de siaj loĝejoj kaj sin tenas malfidelaj al li. Reĝo Udeno rigardis la truojn en la muroj, sed ne koleriĝis post kiam oni eksplikis la aferon al li.

  Magandija senĉese klopodis kredigi al la reĝo, ke Samavati klopodas mortigi lin. Foje, ŝi metis serpenton en liuton kaj kovris ties truon per fasko da floroj. La serpento eliris siblante. La reĝo furioziĝis. Li ordonis Samavati stari kun ĉiuj siaj servistinoj en vico post si . Poste li metis venenitan sagon sur sian arkon kaj elpafis ĝin. Sed Samavati kaj ŝiaj servistinoj tute ne havis malbonan volon kontraŭ la reĝo, kaj pro la potenco de ilia bonvolo, la sago ne trafis la celon. La reĝo konsciis pri la senkulpeco de Samavati kaj donis al ŝi permeson inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la palaco por almozo kaj instruo.

  Trovinte, ke neniu el ŝiaj planoj realiĝis, Magandija faris planon ne malsukcesan. Ŝi sendis mesaĝon al sia onklo kun detala ordono iri al la palaco de Samavati kaj bruligi la konstruaĵon kun ĉiuj virinoj ene. Samavati kaj ŝiaj servistinoj jam havis spiritan atingon kaj daŭre meditadis malgraŭ la danĝero. Ĉio pereis en la fajro.

  La reĝo suspektis, ke tion oni faris laŭ la intrigo de Magandija, sed li ne montris sian suspekton. Anstataŭe, li pretendis sin plezura kun ŝi kaj diris, ke li promesos grandajn favoron kaj honoron al ĉiuj ŝiaj parencoj. Ĉiuj ŝiaj parencoj alvenis ĝojplene pro tio. Atinginte la palacon, ĉiuj el ili, inkluzive de Magandija, estis kaptitaj kaj ekzekutitaj en la palaca korto.

  Kiam la Budho informiĝis pri tiuj du akcidentoj, li diris, ke tiuj atentemaj ne mortas, sed tiuj kapricaj similas al mortintoj eĉ kiam ili vivas.

  Ekspliko:

  La vojo al senmorteco estas eterna konscio de sperto. La senmorteco ne signifas la fizikan staton, en kiu la korpo ne mortas. Kiam iu tute konscias la procezon de spertado, li sin liberigas el daŭreco de sperto. Tiuj sen tia konscio similas al mortinto eĉ se ili vivas fizike.

  Tiuj vere saĝaj homoj ĉiam konscias pri la graveco de atentemo. Ili ŝatas atemtemon. Ili plezuras en strebo al atemtemo ĉar ĝi estas stato superi normalecon.

  Tiuj vere saĝaj persiste praktikas meditadon kaj povas atingi nivelon de komprenado, kiu kondukas ilin al sperto de nirvano. Tiuj saĝuloj, kiuj senĉese daŭrigas sian meditadon firman kaj stabilan, spertas nirvanon, kiu estas la plej supera liberiĝo el ĉiuj ligoj. 
« Lasta redakto: januaro 11, 2014, 03:46:53 atm de Miaohui »
Per Budhismo por Esperanto;
Per Esperanto por Budhismo.