Verkinto:
• vendredo, Septembro 21st, 2012

    [La diamanta Armilo]
  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kiel filo de la Reĝo kaj Reĝino en Benareso. En la tago de lia nomiĝo, la reĝo invitis 800 aŭguristojn en la palacon, kaj por plezurigi ilin donacis al ili ĉion, kion ili deziris. Poste, la reĝo petis al ili aŭguri la sorton de la novnaskita reĝido. Tiel ili povis trovi bonan nomon por li.
  Unu el la aŭguristoj estis spertulo pri legado de makuloj sur la korpo. Li diris: “Via Reĝa Moŝto, tiu ĉi estas homo kun granda merito. Li estos la reĝo post vi.”


  La aŭguristoj estis tre saĝaj. Ili informis al la reĝo kaj reĝino tion, kion tiuj deziris aŭskulti. Ili diris: “Via filo lertos en uzado de kvin armiloj. Li fariĝos fama kaj granda majstro de ĉiuj kvin armiloj en la tuta Hindio.” Pro tio, la reĝo kaj reĝino nomis la filon “Reĝido Kvinarmilo”
  Kiam la reĝido estis 16-jara, la reĝo decidis sendi lin al altlernejo. Li diris: “Iru, mia filo, al la urbo de Takasila. Tie vi trovos mondfaman instruiston. Lernu de li ĉion, kion vi povas. Donu la monon al li kiel pagon.” Li donis mil ormonerojn al la reĝido kaj sendis lin sur la vojon.
  La reĝido iris al la mondfama instruisto de Takasila. Li lernis tre diligente kaj fariĝis la plej bona lernanto. Post kiam la instruisto instruis al la reĝido ĉion, kion li sciis, li donacis al li kvin armilojn kiel specialan diplomiĝan premion. Poste li resendis lin al Benareso.
  Sur la vojo hejmen Reĝido Kvinarmilo atingis arbaron hantatan de monstro. La lokanoj avertis lin: “Junulo, ne iru tra la arbaro. Tie vivas giganta monstro nomata Gluharo. Li mortigos ĉiujn, kiujn li vidas.”
  Sed la reĝido estis memfida kaj sentima kiel juna leono. Do li iris en la arbaron ĝis li renkontis la teruran monstron. La monstro estis tiel alta kiel arbo, kun la kapo tiel granda kiel tegmento kaj okuloj tiel grandaj kiel pladoj. La du flavaj longaj dentoj etendiĝis el lia blanka fenda buŝo kun malbele brunaj dentoj. Li havis malbelan ventron kovritan per blankaj punktoj, kaj liaj manoj kaj piedoj estis bluaj.
  La monstro blekis kaj hurlis al la reĝido: “Kien vi iras en mia arbaro, etulo? Vi servas nur kiel buŝpleno da manĝaĵo. Mi englutos vin!”
  La reĝido ĵus diplomiĝinta de altlernejo jam gajnis la plej altan premion de sia instruisto. Do li opiniis, ke li ĉion scias, kaj kapablas ĉion fari. Li respondis: “Ho, feroca demono, mi estas Reĝido Kvinarmilo. Mi venis por serĉi vin. Mi kontraŭbatalos vian atakon! Mi mortigos vin facile per miaj unuaj du armiloj, pafarko kaj venenaj sagoj.”
  Do li metis venenan sagon sur la pafarkon kaj pafis ĝin rekte al la monstro. Sed la sago tuj kroĉiĝis preme al lia hararo kiel gluita kaj tute ne vundis lin. La reĝido pafis ĉiujn restajn el la 50 venenaj sagoj unu post alia, sed ili ĉiuj gluiĝis al la hararo de la monstro nomata Gluharo.
  La besto skuis sian korpon de la malbela tegmenteca kapo ĝis la bluaj piedoj, kaj ĉiuj sagoj falis sur la teron senefike.
  Reĝido Kvinarmilo eltiris sian trian armilon, spadon longan je 33 coloj. Li pikis sian malamikon per ĝi. Sed ĝi firme gluiĝis en la dika tavolo de la glueca hararo. Li ĵetis al la monstro lancon, sian kvaran armilon, sed ankaŭ ĝi sin kroĉis al lia hararo.
  La reĝido atakis lin per bastono, sia lasta armilo. Tiu ankaŭ gluiĝis firme sur la glueca hararo.
  Poste la reĝido kriis: “Ho, monstro, ĉu vi ne aŭdis pri mi, Reĝido Kvinarmilo? Mi havas pli ol miaj kvin armiloj. Mi havas la forton de mia juna korpo. Mi rompos vin en pecetojn!”
  Li trafis Gluharon per sia dekstra pugno kiel boksisto. Sed ĝi ankaŭ gluiĝis al la hirta hararo kaj li ne plu kapablis movi ĝin. Li batis lin per sia maldekstra pugno, sed ĝi same gluiĝis firme. Li piedbatis lin per sia dekstra piedo, kaj poste la maldekstra, kiel mastro de luktarto. Sed ili ambaŭ same algluiĝis kiel liaj pugnoj. Fine li frapis lin laŭeble plej forte per sia kapo kiel luktisto. Sed, ankaŭ lia kapo algluiĝis.
  Eĉ gluite al la monstro je kvin partoj kaj pendante de sia vestaĵo, la reĝido neniom timis.
  Gluharo pensis: “Vere strange. Li pli ŝajnas leono ol homo. Eĉ kaptite de feroca monstro kia mi, li ankoraŭ ne tremas de timo. Mi ĉiam mortigas homojn en tiu ĉi arbaro, sed neniam renkontis tiel bravan kiel tiun ĉi reĝidon. Kial li ne timas min?”
  Ĉar Reĝido Kvinarmilo ne similis al ordinarulo, Gluharo ne volis rekte manĝi lin. Anstataŭe li demandis: “Kial vi ne timas morton, junulo?”
  La reĝido respondis: “Kial mi devas timi morton? Sendube ĉiu, kiu naskiĝis, estas destinita al morto!”
  Tiam la Iluminiĝinto pensis: “La kvin armiloj donitaj de la mondfama instruisto estas senutilaj, kaj eĉ la leoneca forto de mia juna korpo estas senutila. Mi devas uzi mian mensan armilon, la nuran armilon bezonatan por mi super mia instruisto kaj mia korpo.”
  La reĝido daŭrigis: “Estas malgranda sekreto, kiun mi ankoraŭ ne diris al vi, monstro. En mia ventro estas sekreta armilo. Ĝi estas diamanta armilo, kiun vi ne povas digesti. Ĝi tranĉus vian internaĵon en pecetojn se vi sufiĉe malsaĝe englutus min. Do se mi mortus, ankaŭ vi ne povus vivi plue. Jen kial mi ne timas vin.”
  La reĝido tiel uzis sian grandan internan forton en la maniero facile komprenebla al Gluharo. Li sciis bone, ke tiu ĉi plej granda el ĉiuj armiloj en sia menso estas ĝuste lia propra diamanta inteligenteco.
  Gluharo pensis: “Sendube tiu ĉi sentimulo diris la veron. Eĉ se mi manĝos tiun heroon tiel malgrandan kiel sojfabon, mi ne povos digesti lin. Do mi devas lasi lin foriri.” Timante sian eventualan morton, li liberigis Reĝidon Kvinarmilo.
  Li diris: “Vi estas grandulo. Mi liberigos vin anstataŭ manĝi vin. Kiel la luno reaperas post la eklipso, vi brilos plezure inter ĉiuj viaj amikoj kaj parencoj.”
  La Iluminiĝinto lernis lecionon de la batalo kontraŭ Gluharo. Li trovis, ke la nura taŭga armilo estas neniu el materialaj armiloj krom la interna inteligenteco. Per la diamanta armilo li ankaŭ eksciis, ke mortigi vivon kondukos nur suferon al la mortiginto.
  Kun dankemo, li instruis la malfeliĉan monstron: “Gluharo, vi naskiĝis kiel monstro murdema, sangsuĉa kaj karnovora nur pro viaj malbonaj kondutoj en la antaŭaj vivoj. Se vi ne ĉesigos mortigon, via fiago kondukos vin nur al suferado en tiu ĉi vivo kaj en la postaj. Vi iros nur de mallumo al mallumo.
  ”Nun vi jam lasis min libera, do ne plu mortigu aliajn tiel libere. Aŭskultu min. Mortigi vivon kondukas vin al sufero en tiu ĉi mondo, kaj poste vi renaskiĝos en la infera mondo, kiel besto aŭ malsata spirito. Eĉ se vi hazarde renaskiĝos kiel homo, vi suferos de mallonga vivo!”
  Reĝido Kvinarmilo daŭre instruis Gluharon. Finfine, la monstro konsentis sekvi la kvin trejnajn ŝtupojn. En sia maniero li konvertiĝis de monstro en amikan arbaran feon. Kiam la reĝido forlasis la arbaron, li raportis al la lokanoj pri la ŝanĝiĝo de la monstro. Ekde tiam oni donis al Gluharo manĝaĵon kaj ili vivis en paco.
  Reĝido Kvinarmilo revenis al Benareso. Poste li fariĝis reĝo. Fine li forpasis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.
    La moralinstruo estas: La nura armilo bezonata de vi estas kaŝita en vi mem.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Respondoj nun estas fermitaj, sed vi povas trackback de via propra retejo.

Komentoj estas fermitaj.