Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

 

[Obeemo al Saĝa Instruisto]

Iam estis reĝo, kiu havis cent filojn. La plej juna filo estis Reĝido Gamani. Li estis energia, pacienca kaj bonkora.

Ĉiu el la reĝidoj lernis ĉe instruisto. Kvankam Reĝido Gamani estis la centa laŭvice, li bonŝanĉe havis la plej bonan instruiston. Lia instruisto estis la plej erudicia kaj saĝa el ĉiuj instruistoj. Li similis al la patro por Reĝido Gamani, kiu amis, respektis kaj obeis lin.

Tiam estis kutimo sendi ĉiun klerigitan reĝidon al aparta provinco por disvolvi la landon kaj helpi la popolon. Kiam Reĝido Gamani aĝis sufiĉe por posteno, li iris al la instruisto kaj demandis, kiun provincon li elektu. La instruisto respondis: “Neniun provincon elektu. Anstataŭe, diru al la reĝo, via patro, ke restos ĉe li neniu filo por servi ĉe li en la hejmurbo se li elsendos vin, sian centan filon.” Reĝido Gamani obeis la konsilon kaj plezurigis sian patron per bonkoreco kaj fideleco.

La reĝido denove iris al la instruisto kaj demandis: “Kiel mi povas plej bone servi al mia patro kaj la civitanoj en la ĉefurbo?” La saĝa instruisto respondis: “Petu la reĝon, ke li ordonu al vi kolekti imposton kaj honorarion, kaj ankaŭ disdoni la monhelpon al la popolo. Se li konsentos, plenumu la devon honeste kaj juste kun energio kaj bonkoreco.”

La reĝido denove sekvis la konsilon de sia instruisto. Je la fido al sia centa filo, la reĝo ĝojplene sendis lin al tiuj postenoj. Kiam la plej juna reĝido plenumis la malfacilan taskon kolekti honorarion kaj imposton, li ĉiam estis ĝentila, justa kaj laŭleĝa; kiam li distribuis manĝaĵojn al la malsatuloj kaj vivbezonaĵojn al la mizeruloj, li ĉiam estis malavara, afabla kaj kompatema. Post nelonge, la centa reĝido gajnis respekton kaj amon de ĉiuj homoj.

Poste, la reĝo kuŝis sur la morta lito. Liaj ministroj demandis al li, kiu estu la sekva reĝo. Li respondis, ke ĉiu el la cent filoj rajtas fariĝi reĝo, kaj li volis, ke la civitanoj elektu per si mem.

Forpasis la maljuna reĝo. Ĉiuj civitanoj konsentis elekti la plej junan reĝidon kiel la novan reĝon. Oni kronis lin “Reĝo Gamani la Justa” pro lia bonkoreco.

Kiam la naŭdek naŭ pliaĝaj fratoj aŭdis pri tio, ili pensis, ke ili estis humiligitaj. Plenaj je envio kaj kolero, ili pretis ekmiliti. Ili sendis al Reĝo Gamani mesaĝon, kiu diras: “Ni ĉiuj estas viaj pliaĝaj fratoj. La najbaraj landoj mokos nin se ni estos regataj de la plej juna reĝido. Rezignu la regnon. Alie ni prenos ĝin per milito!”

Ricevinte la mesaĝon, Reĝo Gamani portis ĝin al la saĝa instruisto, kaj petis lian konsilon.

La honora kaj ĝentila instruisto estis neniu alia ol reenkarniĝinta Iluminiĝinto. Li respondis: “Diru al ili, ke vi rifuzas militon kontraŭ viaj fratoj, vi ne helpas ilin mortigi senkulpajn homojn kiujn vi konas kaj amas. Sed anstataŭe, dividu la heredaĵon de la reĝo inter ĉiuj cent reĝidoj. Poste sendu al ĉiu ties porcion.” La reĝo denove obeis sian instruiston.

Samtempe la naŭdek naŭ pliaĝaj fratoj jam kondukis siajn naŭdek naŭ malgrandajn armeojn ĉirkaŭ la ĉefurbon. Post kiam ili ricevis la respondon kaj malgrandan porcion de la reĝa heredaĵo, ili okazigis kunvenon kaj opiniis, ke ĉiu porcio estis tiel malgranda, ke ĝi estis preskaŭ sensignifa. Ili ne plu volis akcepti la dividaĵon.

Sed tiam ili ekkonsciis en la sama maniero, ke la regno apartiĝos en malgrandajn partojn se ili batalos unue kontraŭ Reĝo Gamani kaj poste unuj kontraŭ aliaj. Ĉiu malgranda parto de la granda regno estis tro malforta kontraŭ malamikaj landoj. Do ĉiu el ili redonis sian porcion de la reĝa heredaĵo kiel oferon por paco, kaj akceptis la regadon de Reĝo Gamani.

La reĝo plezure invitis siajn fratojn al la palaco por celebri la pacon kaj unuecon de la regno. Li regalis ilin per plej perfektaj manieroj de malavaro, plezura konversacio kaj instruo por favori ilin, kaj ankaŭ traktis ilin kun ĝusta modesteco.

Tiel la reĝo kaj la naŭdek naŭ reĝidoj fariĝis des pli intimaj ol ordinaraj fratoj. Ili forte subtenis unuj al aliaj. Informiĝinte pri tio, neniu el la najbaraj landoj plu kuraĝis minaci la regnon kaj ĝian popolon. Post pluraj monatoj, la naŭdek naŭ fratoj revenis al siaj provincoj.

Reĝo Gamani la Justa invitis sian instruiston saĝan kaj maljunan vivi en la palaco. Li honorigis lin per granda riĉaĵo kaj multaj donacoj. Li okazigis celebradon por sia estimata instruisto. Li diris al la korteganoj: “Mi, la plej juna el la cent kapablaj reĝidoj, ŝuldas ĉiujn sukcesojn al la saĝa konsilo de mia instruisto malavara kaj komprenema. Same, ĉiuj sekvantoj de lia saĝa instruo povas gajni prosperon kaj feliĉon. Eĉ la unuecan kaj fortan regnon mi ŝuldas al mia estimata instruisto.”

La regno prosperis sub la regado de la justa kaj malavara Reĝo Gamani la Justa.

La moralinstruo estas: Sekvi konsilon de saĝa instruisto rekompencas vin centoble.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply