[Saĝa Estro]
Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo. Li nomiĝis Belo. La alia estis grizhara, kaj ankaŭ svelta kaj alta. Li nomiĝis Grizo.
Post kiam Belo kaj Grizo plenkreskis, iutage ilia patro alvenigis ilin kaj diris: “Mi estas tre maljuna, do mi ne plu kapablos prizorgi la grandan cervaron. Mi volas, ke vi, miaj du plenaĝaj filoj, estu la ĉefoj kiam mi retiriĝos de la prizorgado al ili. Ni dividu la cervaron kaj vi gvidu po 500 cervojn.” Do ili agis laŭ lia ordono.
En Hindio, kiam venas la tempo por rikolto, la cervoj estas ĉiam en danĝero. La rizplantoj estas plej altaj, kaj la cervoj ne sindeteneble iras en la rizkampojn kaj manĝas la kreskaĵon. Por eviti la damaĝon de la kreskaĵo, oni fosas kavojn, metas akrajn pikilojn en la teron, kaj konstruas ŝtonajn kaptilojn por kapti kaj mortigi cervojn.
Kun abunda scio pri la sezono, la saĝa maljuna cervo alvenigis ambaŭ filojn nove estriĝintajn. Li konsilis, ke ili gvidu la cervarojn en la montarajn arbarojn por sin teni malproksimaj de la danĝeraj kampoj. Jen estis la metodo, per kiu li ĉiam protektis la cervojn de vundiĝo kaj morto. Li kutime revenigis ilin al la malaltaj kampoj post la rikolto.
Ĉar li estis tro maljuna kaj malforta por la vojaĝo, li volis resti sin kaŝinte. Li atentigis la filojn esti atentemaj por vojaĝi sekure. Belo ekkondukis sian cervaron al la montara arbaro, kaj Grizo same ekvojaĝis kun la sia.
Ĉiuj vilaĝanoj ĉe la vojo jam sciis bone, ke estas tempo por cervoj vojaĝi de la malaltaj kampoj al altaj montaroj. Do ili sin kaŝis ĉe la vojo por mortigi cervojn kiam tiuj preterpasis.
Grizo tute ne zorgis pri la konsilo de sia patro. Anstataŭ esti atentema por vojaĝi sekure, li volis hasti al la densa arbaro en la montaro. Do li senĉese paŝigis sian cervaron dum nokto, je tagiĝo kaj vesperiĝo, kaj eĉ en la tago. Tio faciligis al la homoj pafi la cervojn de Grizo per pafarkoj kaj sagoj. Iuj cervoj estis mortigitaj, kaj pli multaj vundiĝis kaj mortis de doloro iom poste. Grizo atingis la arbaron nur kun malmultaj cervoj restantaj vivaj.
La alta Belo kun glata kaj ruĝa hararo estis sufiĉe saĝa por kompreni la danĝeron al sia vojaĝanta cervaro. Do li sin tenis tre atentema. Li sciis, ke estas plisekure malproksimiĝi de la vilaĝoj kaj ĉiuj homoj, kaj estas ne sekure vojaĝi en la tago, kaj eĉ je la tagiĝo kaj vesperiĝo. Do li gvidis sian cervaron malproksime de la vilaĝoj kaj vojaĝis nur en la meznokto. La cervoj de Belo atingis la montaran arbaron sekure kaj bonorde kun neniu mortigita aŭ vundita.
La du cervaroj renkontiĝis, kaj restis en la montaro ĝis finiĝo de la rikolta sezono. Tiam ili komencis reveni al la kamparo.
Grizo lernis neniom de la unua vojaĝo. Estis pli malvarme en la montaro, do li hastis atingi la varman kamparon. Li estis malatentema tute kiel antaŭe. Denove la homoj sin kaŝis ĉe la vojo, atakis kaj mortigis la cervojn. Ĉiuj cervoj de Grizo estis mortigitaj, kaj poste manĝitaj aŭ venditaj de la vilaĝanoj. Nur Grizo sola postvivis la vojaĝon.
Belo gvidis sian cervaron same atenteme kiel antaŭe. Li kondukis ĉiujn 500 cervojn tute sekure. Kiam la cervoj estis ankoraŭ malproksimaj, la maljuna cervo diris al sia edzino: “Rigardu la cervojn venantajn al ni. Belo revenas kun ĉiuj el siaj sekvantoj kaj Grizo revenas sola lamante sen sekvantoj. Tiuj, kiuj sekvas saĝan kaj virtan ĉefon, estos ĉiam sekuraj. Tiuj, kiuj sekvas malsaĝan kaj malatenteman ĉefon, kiu ĉiam pensas pri si mem, falos en malfacilaĵon kaj ruiniĝon.”
Post iom da tempo, la maljuna cervo mortis kaj renaskiĝis laŭ sia propra destino. Belo fariĝis la ĉefo de la cervaro kaj vivis longe, amate kaj admirate de ĉiuj cervoj.
La moralinstruo estas: Saĝa ĉefo konsideras la sekurecon de siaj sekvantoj antaŭ ĉio.