Ekde la memlernado de Esperanto, mi amas la lingvon kaj laboras kiel fidela esperantisto. Malsimile de la aktivaj esperantistoj, kiuj elspezas sian tutan tempon por disvastigo aŭ renovigo de la lingvo, mi estas iom konservativa kaj dronas en esperantaj verkado kaj tradukado. Kvankam oni kutime opinias, ke Esperanto estas senutila, kaj eĉ multaj samideanoj opinias, ke via laboro estos vana ĉar miaj verkoj kaj tradukoj havas neniun leganton, mi firme kredas, ke iutage oni povos legi ilin eĉ se neniu povas legi ilin en la nuna tempo.
Iutage mi subite ricevis esperantan retmesaĝon kun tre stranga enhavo. La sendinto diris, ke li estas esperantisto el iu terglobo, kiu estas treege malproksima de nia mondo. La nomo de lia mondo estas tiel stranga kaj malfacila, ke mi tute ne kapablis memori ĝin. Kvankam li estas loĝanto de alia stelo kaj parolas sian propran gepatran lingvon, tamen li ankaŭ interesiĝas pri Esperanto kaj komencis lerni ĝin antaŭ ne tre longe. En la nuna tempo li nur povas legi kaj iom sin esprimi. Li havas deziron, ke mi kunlaboru kun ili por traduki la verkojn de lia stelo en Esperanton. La temoj de la verkoj kaj videoj kutime estas proponoj kaj metodoj pacigi kaj harmoniigi la tutan universon.
Foliuminte la mesaĝin, mi tute ignoris ĝin, opininte, ke iu petolema samideano tion faris por min amuzi. Sed post nelonge mi ricevis de li alian mesaĝon pli detalan pri liaj deziro kaj mondo. Li persistis en la invito al mi. Mi denove ignoris ĝin senresponde. Sed tuj sekve alia mesaĝo de li atingis min. Kune kun la mesaĝo estis sondokumento de tute stranga lingvo. Ŝajne iu parolis en brua loko, kie diversaj homoj babilis en la stranga lingvo. Tio vekis mian intereson kaj mi respondis esperante, ke mi iom interesiĝas pri liaj invito kaj lingvo, kaj volas scii, ĉu lia lingvo estas facila por lerni. Mi ankaŭ esprimis mian skrupulon, ĉu mi povos ellerni lian lingvon por kunlabori kun li kaj kiel mi povos atingi lian stelon. Baldaŭ li respondis al mi, ke lia lingvo estas tiel facila kiel Esperanto kaj oni povas lerni ĝin sen granda malfacilo, kaj krome, li povas bonvenigi min en mia hejmo al sia stelo. Tiel ni decidis la rendevuon.
Unu aŭ du tagojn poste li vizitis min kun sia diskosimila veturilo. Ni ambaŭ staris sur lia disko kaj ekflugis en la universon. Dum la veturado en la universo ni preterpasis diversajn stelojn grandajn, malgrandajn, belajn kaj malbelajn. Fine ni atingis lian stelon. Enirinte lian oficejon, min tuj allogis sennombraj libroj, diskoj kaj aparatoj. Oni bonvenigis min varme, kaj regalis min per trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, sed plej interesis min lia laborplano pri esperanta traduko. Mi decidis ellerni lian lingvojn kaj labori tie kun miaj genevoj, kiuj lernas Esperanton ĉe mi. Poste mi veturigis miajn genevojn kaj ilian patron al la stelo kaj ni eklaboris. Post nelonge ni sukcese esperantigis kelkajn verkojn kaj filmojn. Kiam ni spektis la alistelajn filmojn esperantigitajn de ni, mi neniel povis deteni min de la ĝojplena ridego, sed la rideksplodo tuj forŝiris mian sonĝon kaj mi trovis, ke mi kuŝas en mallumo.
La sonĝo okazis en la nokto de la deksesa, marto,2017
P.S. Kvankam mi scias bone, ke sonĝo ne estas egala al la realeco, tamen mi opinias, ke la sonĝo estas bona aludo pri mia klopodo esperantigi budhismajn verkojn. Eble iutage ni vere povos legi pli multe da verkoj kaj spekti pli multe da filmoj en Esperanto pri Budhismo se ni persistos en nia nuna klopodo.