Arkivo por Oktobro 24th, 2012

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Malavareco kaj Sendankemo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel elefanto. Li estis ĉarme blanka kaj glimbrila kiel polurita arĝento. Liaj piedoj estis tiel glataj kaj brilaj kiel la plej fajna lako. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej delikata ruĝa tapiŝo. Kaj liaj mirindaj okuloj similis al valoraj juveloj brilantaj en kvin koloroj: blua, flava, ruĝa, blanka kaj karmezina.

  La grandiozan belecon de la majesta elefanto montras la ekstera formo de la Iluminiĝinto. Sed tio estis nur pala reflekto de lia interna beleco, ĉar dum multaj antaŭaj vivoj li pleniĝis de Dek Perfektoj: energio, decidemo, honesteco, boneco, rezignemo de kroĉiĝo al ordinara mondo, kvieteco, saĝo, pacienco, malavareco kaj certe, kompatemo.

  Kiam li plenkreskis, ĉiuj aliaj elefantoj en Himalajaj arbaroj venis sekvi kaj servi lin. Post nelonge 80,000 elefantoj loĝis en lia regno. Tiel granda nacio densiĝis de loĝantoj kaj pleniĝis de distraĵoj. Por vivi pli kviete, li forlasis la aliajn kaj loĝis sola en sekreta parto de la arbaro. Li famiĝis kiel Elefanta Reĝo Boneco pro siaj bonkoreco kaj pureco facile videblaj de ĉiuj aliaj.

  Samtempe arbaristo de Benareso vojaĝis en Himalaja montaro. Li serĉis valoraĵojn, kiujn li povis vendi en Benareso. Post nelonge li perdis sian senson de orientiĝo. Li kuris tien kaj reen por trovi la ĝustan vojon, sed vane. Baldaŭ li laciĝis kaj ektimis morton. Li tutkorpe tremis kaj laŭte ploris pro timo.

  La Elefanta Reĝo Boneco aŭdis la ploradon de la kompatinda viro. Li tuj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Dezirante laŭeble helpi lin, li ekiris tra la arbaro al la viro.

  Sed kiam la viro vidis, ke la giganta elefanto alproksimiĝis, li estis tiel timigita, ke li tuj ekkuregis. Kiam la saĝa elefanto vidis tion, li ĉesigis moviĝon. Vidinte tion, la arbaristo ankaŭ haltis. Poste, kiam Reĝo Boneco ekiris al li, li denove ekkuris, kaj kiam la elefanto haltis, li ankaŭ haltis.

  En tiu momento la viro pensis: “Tiu estas nobla elefanto. Kiam mi kuris, li haltis. Kaj kiam mi haltis, li iris al mi. Sendube li ne intencas damaĝi min. Eble li volas helpi min anstataŭe!” La ideo donis al li kuraĝon por resti kaj atendi.

  La Elefanta Reĝo Boneco malrapide proksimiĝis al li kaj demandis: “Mia homa amiko, kial vi vagadis plorante en paniko?”

  ”Via Elefanta Moŝto,” respondis la viro, “mi perdis senson de direktoj kaj devojiĝis. Mi timas, ke min trafos morto!”

  Poste la Iluminiĝinto kondukis la arbariston al sia propra sekreta loĝejo. Li konsolis kaj regalis lin per fruktoj kaj nuksoj plej bonaj en tuta Himalaja regiono. Post kelkaj tagoj li diris: “Ne timu, mia amiko. Mi kondukos vin al la loko, kie homoj vivas. Sidiĝu sur mian dorson.” Poste li portis la viron al la regiono de homoj.

  Rajdante komforte sur la honora estaĵo, la viro pensis: “Se oni demandos, kie mi estis, mi respondos al ili pri ĉio.” Do li faris noton pri ĉiuj landmarkoj, portate sekure de la bonkora elefanta reĝo.

  Kiam ili iris el la densa arbaro proksime al la vojo de Benareso, la Elefanta Reĝo Boneco diris: “Mia bona amiko, iru laŭ la vojo al Benareso. Bonvolu diri al neniu, kie mi loĝas, ĉu oni demandos aŭ ne.” Adiaŭinte per tiuj vortoj, la ĝentila elefanto turniĝis kaj reiris al sia loĝejo sekura kaj sekreta.

  La viro facile trovis sian vojon al Benareso. Iutage dum li vizitis bazaron, li iris al vendejoj de eburaj skulptistoj, kiuj skulptis eburon en delikatajn kaj belajn statuojn, pejzaĝojn kaj formojn. La arbaristo demandis ilin: “Ĉu vi aĉetas dentegojn de vivantaj elefantoj?”

  La skulptistoj respondis: “Kian demandon vi faris! Ĉiuj scias bone, ke dentegoj de vivantaj elefantoj estas multe pli valoraj ol tiuj de la mortaj.” “Do mi portos al vi iom da dentegoj de vivanta elefanto,” diris la arbaristo.

  La viro portis akran segilon kun aliaj bezonaĵoj, kaj iris al la loĝejo de Reĝo Boneco pro la avidemo nur al mono, ignorante la sekurecon de la elefanta reĝo kaj la dankemon al tiu, kiu savis lian vivon.

  Kiam li alvenis, la elefanta reĝo demandis: “Kial vi revenis, mia homa amiko?” Plektante rakonton, la viro respondis: “Via Elefanta Moŝto, mi estas malriĉulo vivanta tre mizere. Nun mi estas en granda malfacilaĵo, do mi venas por peti peceton da dentego de vi. Se vi volontas doni ĝin al mi, mi portos ĝin hejmen kaj vendos ĝin. Tiam mi povos min vivteni dum iom pli longa tempo.”

  Pro kompato al la viro, la Elefanta Reĝo Boneco diris: “Kompreneble, mia amiko, mi donos pecegon da dentego! Ĉu vi prenis segilon kun vi?” “Jes, Via Elefanta Moŝto,” diris la arbaristo, “mi portas segilon kun mi.” “Bone,” diris la malavara Reĝo Boneco, “fortranĉu ambaŭ miajn dentegojn!”

  Dirinte, la elefanto genuiĝis kaj oferis siajn speciale arĝentblankajn dentegojn. Sen ajna bedaŭro, la viro forsegis grandajn eburajn pecojn de ambaŭ dentegoj.

  La Iluminiĝinto levis ambaŭ dentpecojn per sia rostro. Li diris: “Bona amiko, mi donas miajn amindajn dentojn ne pro tio, ke mi malŝatas ilin kaj volas forigi ilin, nek pro tio, ke ili estas senvaloraj al mi. Sed miloble kaj eĉ centmiloble amindas kaj valoras la dentegoj de ĉioscia saĝo, kiu kondukas nin al realiĝo de ĉiu Vero.”

  Donaci la belajn dentegojn al la viro estis la deziro de la elefanto, ke lia perfekta malavareco povos konduki lin al la plej granda saĝo.

  La viro revenis hejmen kaj forvendis ambaŭ eburajn pecojn. Sed post nelonge li forkonsumis la tutan monon. Do li denove revenis al la Elefanta Reĝo Boneco. Li petis lin: “Via Elefanta Moŝto, la mono gajnita de mi per vendo de via eburo nur sufiĉis por pagi miajn ŝuldojn. Mi ankoraŭ estas malriĉulo vivanta tre mizere. La vivo estas ankoraŭ tre malfacila en Benareso, do bonvolu doni al mi la restajn partojn de viaj dentegoj, malavarulo!”

  Senhezite la elefanta reĝo oferis la restajn partojn de siaj dentegoj. La viro forsegis ĉion, kion li povis vidi, ĝis dentradiko en la kranio de la elefanto! Li forlasis sen vorto de dankemo. La bonkora elefanto estis nenio alia ol bankkonto por li. Li portis la eburon al Benareso, vendis ĝin kaj forkonsumis la monon kiel antaŭe.

  La arbaristo denove revenis al la loĝejo de la Elefanta Reĝo Boneco. Li denove petis lin: “Honora elefanta reĝo, estas tre malfacile por vivi en Benareso. Kompatu min kaj lasu min havi la restaĵon de via eburo, la radikojn de viaj dentegoj.”

  Perfekta malavareco nenion retenas. Do la elefanta reĝo genuiĝis kaj oferis siajn restajn radikojn de eburo. La sendankemulo neniom zorgis pri la elefanto. Li staris sur la majestan rostron similan al dika arĝenta ĉeno. Li grimpis supren kaj sidiĝis inter pure blankaj tempioj sur la granda kapo simila al neĝkovrita Himalaja kupolo. Poste li krude enfosis per sia tuta forto. Li frotis kaj forŝiris la molajn karnojn de la radikoj de la iamaj belaj dentegoj. Per sia malakra segilo li tranĉis kaj segis la eburajn radikojn el la kranio.

  Laŭdire troviĝas multaj mondoj: la infera mondo de torturo, la mondoj de malsataj demonoj, de bestoj kaj de homoj. Ankaŭ estas multaj ĉielaj mondoj de la malplej supra ĝis la plej supra. En ĉiuj mondoj estas milionoj da vivestaĵoj, kiuj iam aŭ en alia tempo naskiĝis kaj vivis kiel elefantoj. Rakontantoj de la historio diris, ke kvankam oni ne scias kial, ĉiuj elefantoj eksentis la doloregon de la grandulo, la Elefanta Reĝo Boneco.

  La arbaristo forlasis portante la sangoplenajn eburajn radikojn. Pensante, ke estos neniu motivo revidi la elefanton, li ne sin ĝenis por montri al li la signon de dankemo kaj respekto.

  La vasta kaj firma tero, kiu estas sufiĉe forta por facile subteni grandajn montojn kaj ankaŭ povas surporti la plej naŭzajn malpuraĵojn kaj fiodorojn, ne povus toleri kaj subteni la gigantan fikonduton de la kruelulo. Do kiam li iris el la vido de la suferanta elefanto, la granda tero fendiĝis sub liaj piedoj. Fajro ŝprucis el la plej malalta infero, glutis lin en brile ruĝajn flamojn kaj tiris lin suben al la fino de lia sorto.

  La moralinstruo estas: La nedankemuloj ĉion faras senskrupule, kaj pro tio li fosas sian propran tombon.

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

[Mallaboremo]

  Iam antaŭe estis mondfama instruisto kaj sanktulo en urbo Takasila. Li havis ĉe si 500 lernantojn.

  Iutage tiuj 500 lernantoj iris en arbaron por kolekti brullignon. Unu el ili renkontis senfolian arbon. Li pensis: “Kiel fortuna mi estas! Tiu ĉi arbo eble estas morta kaj seka, perfekta por la brulligno. Pro kio mi ankoraŭ urĝas? Mi dormetos dum aliaj okupiĝos serĉante la brullignon.” Do li sternis sian jakon sur la teron, kuŝiĝis kaj baldaŭ endormiĝis ronkante laŭte.

  Poste ĉiuj aliaj lernantoj portis siajn brullignajn faskojn al Takasila kaj trapasis la ronkantan dormanton sur la vojo. Ili piedbate vekis lin kaj diris: “Vekiĝu! Estas tempo por reveni al nia instruisto.”

  La mallaborema lernanto subite vekiĝis kaj frotis al si la okulojn. Ankoraŭ kun dormemo, li grimpis sur la arbon. Li derompis la branĉojn kaj ektrovis, ke ili efektive estis verdaj, tute ne sekaj. Kiam li derompis branĉon, ĝi resaltis kaj trafis lin je la okulo. Li kolektis faskon da verda brulligno, kovrante sian okulon per unu mano. Poste li portis ĝin al Takasila, kuratingante la aliajn. Li revenis plej malfrue, kaj ĵetis sian brullignan faskon sur la supron de brullignaĵa stako.

  Samtempe al ili venis invito pri religia ceremonio, kiu okazis sekvan tagon en malproksima vilaĝo. La sanktulo diris al siaj 500 lernantoj: “Tio estas bona trejnado por vi. Matenmanĝu pli frue en la sekva mateno kaj iru al la vilaĝo por la religia servo. Kiam vi revenos, alportu mian porcion de oferaĵoj kune kun la viaj.”

  La lernantoj vekiĝis frue en la sekva mateno. Ili vekis la kuiristinon de la lernejo kaj petis ŝin kuiri kaĉon kiel matenmanĝon. Ŝi iris en mallumo al la stako de brullignaĵo. Ŝi prenis la plej supran faskon de la mallaboremulo. Ŝi portis ĝin en la kuirejon kaj klopodis estigi fajron por la kuirado. Sed kvankam ŝi blovadis, ŝi ne sukcesis elfari fajron. La brulligno estis verda kaj malseka.

  Kiam leviĝis la suno, ankoraŭ ne estiĝis la fajro por la kuirado. La lernantoj kriis: “Estos tro malfrue por ni iri al la vilaĝo.” Do ili iris al la instruisto.

  La instruisto demandis ilin: “Kial vi ankoraŭ restas ĉi tie? Kial vi ne foriris?” Ili diris al li: “Mallaborema sentaŭgulo dormis dum ni laboris. Li grimpis sur arbon kaj vundis sian okulon. Li kolektis nur verdan brullignon kaj ĵetis ĝin sur la supron de la brullignaĵa stako. La kuiristino prenis ĝin kaj ne sukcesis fari fajron, ĉar la brulligno estas verda kaj malseka. Nun estas tro malfrue por ni iri al la vilaĝo.”

  La mondfama instruisto diris: “Malsaĝa mallaboremulo kaŭzas malfacilaĵon al vi ĉiuj. Post kiam oni prokrastas hodiaŭ farendan laboron ĝis poste, ili baldaŭ ekpentos.”

  La moralinstruo estas: “Ne prokrastu hodiaŭan laboron ĝis morgaŭ.”

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

  [Rezignado]

  Iam antaŭe, la Iluminiĝinto naskiĝis en familio de legomĝardenisto. Post kiam li elkreskis, li prilaboris parcelon da kampo per sia ŝovelilo. Li plantis herbojn, kukurbojn, melonojn, kukumojn kaj aliajn legomojn. Li vendis legomojn por teni sian simplan vivon.

  La ŝovelilo estis lia nura posedaĵo en la tuta mondo. Li portis ĝin kiel arbara monaĥo portis sian irbastonon. Pro tio li famiĝis kiel “Ŝovelila Saĝulo”.

  Iutage li pensis: “Kian bonon al mi kondukos la ordinara vivo de ĝardenisto? Mi rezignos tiun ĉi vivon kaj iros mediti en la arbaro. Tiam mi fariĝos trankvila kaj feliĉa.” Do la Ŝovelila Saĝulo kaŝis sian ŝovelilon, la ununuran posedaĵon, kaj fariĝis arbara meditanto.

  Post nelonge li eksopiris pri sia ununura posedaĵo, la ŝovelilo. Li tiel maltrankviliĝis pri sia ŝovelilo, ke li neniel povis forigi ĝin el sia menso, kiel ajn li klopodis! Ŝajnis, ke la praktikado de meditado estis senutila, li do rezignis ĝin. Li reprenis sian ŝovelilon kaj rekomencis sian ordinaran vivon kiel ĝardenisto de legomoj.

  Post nelonge la Ŝovelila Saĝulo denove rezignis la ĉiutagan vivon, kaŝis sian ŝovelilon kaj fariĝis arbara meditanto. Li ne sukcesis forigi la ŝovelilon el sia menso, kaj denove vivis kiel ĝardenisto. Sume, tio ripetiĝis ses fojojn.

  La Ŝovelila Saĝulo rezignis sian arbaran meditadon en la lasta fojo. Li fine konsciis, ke ĝuste pro sia eluzita ŝovelilo li jam iris tien kaj reen sepfoje. Do li firmvole decidis forĵeti ĝin en profundan riveron kaj poste reiri al la arbaro kaj resti tie por ĉiam.

  Li portis sian ŝovelilon al riverbordo. Li pensis: “Mi ne vidu, kien tiu ĉi ŝovelilo falos en la rivero. Alie, ĝi denove tentos min kaj detenos min de la meditado.” Do ferminte siajn okulojn, li svingis la ŝovelilon cirkle super sia kapo trifoje, kaj lasis ĝin flugi en la mezon de la rivero. Konsciinte, ke li ne plu povos retrovi la ŝovelilon, li kriis kiel muĝis leono: “Mi jam venkis! Mi jam venkis! Mi jam venkis!”

  Hazarde okazis, ke la reĝo de Benareso preterrajdis en tiu ĉi momento. Li revenis, subpreminte ribelon en landlima vilaĝo.

  Post kiam li sin banis en la rivero, li sidiĝis sur sian majestan kortegan elefanton por iri al Benareso en triumfa procesio.

  Kiam li aŭdis la triumfan krion de la Iluminiĝinto, li diris al siaj ministroj: “Aŭskultu. Kiu krias kiel muĝas leono: ‘Mi jam venkis’? Kiun li jam venkis? Konduku lin al mi!”

  Kiam ili kondukis Ŝovelilan Saĝulon al li, la reĝo demandis: “Mi estas venkinto ĉar mi gajnis la militon. Vi diris, ke vi jam venkis. Kiun vi venkis?”

  La Iluminiĝinto respondis: “Via Reĝa Moŝto, eĉ se vi venkis cent milojn da malamikoj, tiu venko estas sensignifa se vi ankoraŭ havas malbonajn pensojn kaj dezirojn en via menso. Sed venkinte la avidecon en mia menso, mi eksciis, ke mi jam gajnis la militon kontraŭ la malbonaj pensoj!”

  Dum sia parolado, li koncentris sian menson sur la akvon en la rivero, poste sur la ideon pri akvo mem, kaj atingis altan mensstaton. En sidpozo li leviĝis en la aeron. Li predikis tiujn vortojn de la Vero al la reĝo: “Venki malamikojn, kiuj revenadas batali kun vi foje kaj refoje, ne estas vera venko. Sed se vi venkas la malbonaĵon en via propra menso, neniu povas rabi la veran venkon de vi!”

  Kiam la reĝo aŭdis tiujn vortojn, ĉiuj malbonaj pensoj forlasis lian menson. Tio estigis al li la deziron, ke li rezignu la ordinaran mondon kaj ekserĉu verajn pacon kaj feliĉon. Li demandis: “Kien vi iras, saĝulo?” La saĝulo respondis: “Mi iros al Himalajo por praktiki meditadon.” La reĝo diris: “Bonvolu preni min kune kun vi. Ankaŭ mi deziras rezigni la ordinaran vivon en la mondo.” Kiam la reĝo turniĝis norden kaj ekvojaĝis kun la Ŝovelila Saĝulo, tion faris ankaŭ la tuta armeo kaj ĉiuj kortegaj ministroj kaj servistoj.

  Baldaŭ Benareson atingis la novaĵo, ke la reĝo kaj ĉiuj sekvantoj forlasis ordinaran mondon kaj sekvis Ŝovelilan Saĝulon al Himalajo. Ĉiuj en la tuta urbo Benareso sekvis ilin al la nordaj montaroj. Benareso vakiĝis!

  La granda migrado de homoj vekis atenton de Dio Sakao, la reĝo de Ĉielo 33. Li neniam vidis, ke tiel multaj homoj rezignis siajn mondajn povojn samtempe. Li ordonis arkitektojn de la dioj konstrui loĝejojn en Himalajaj arbaroj por ĉiuj homoj.

  Kiam ili atingis Himalajon, la Ŝovelila Saĝulo anoncis la unua, ke li jam rezignis ordinaran mondon por ĉiam. Poste ĉiuj liaj sekvantoj faris la samon. Neniam antaŭe tiel multaj homoj rezignis la mondan povon.

  La Ŝovelila Saĝulo disvolvis tion, kion sanktuloj nomis “Kvar sanktaj mensstatoj”. La unua estas amo al ĉiuj; la dua estas kompatemo al ĉiuj suferantoj; la tria estas ĝojo por ĉies ĝojoj kaj la kvara estas trankvileco kaj paco eĉ antaŭ malfacilaĵoj aŭ fatalaĵoj.

  Li instruis al la sekvantoj plialtan meditadon. Per granda strebo ili ĉiuj atingis la altan mensstaton, kiu kondukis ilin renaskiĝi en ĉielaj mondoj.

  La moralinstruo estas: Nur unu posedaĵo sufiĉas deteni la menson de serĉado al libereco.