Arkivo por Aprilo 27th, 2010

Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: “Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon.” Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon.

Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: “Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi.” La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo.

Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: “Via filo mortis post sia naskiĝo.” Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010
 
   

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: “Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin.” La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: “Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo.” La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam antaŭe vivis malsaĝulo. Lia edzino estis ĉarma krom la malbela nazo. La malsaĝulo eliris, kaj hazarde vidis virinon ĉarman kun bela nazo. Li pensis: “Mi detranĉu ŝian nazon, kaj metu ĝin sur la vizaĝon de mia edzino. Ĉu mia edzino ne pli ĉarmiĝus je tio?” Li do detranĉis la nazon de la virino, kaj haste revenis hejmen kun la detranĉita nazo. Li senprokraste elvenigis sian edzinon: “Eliru rapide! Mi donu al vi belan nazon.” Je la eliro de la edzino, li tuj detranĉis ŝian nazon, kaj metis la alian sur ŝian vizaĝon. Sed bedaŭrinde, la nazo neniel povis algluiĝi al la vizaĝo. Do li vane sennazigis kaj dolorigis ankaŭ sian edzinon.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 Iam antaŭe, iu estis skurĝita de la reĝo. Post tio, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo kun espero, ke la vundo cikatriĝu pli rapide. Tiam malsaĝulo vidis tion kaj ekĝojis, pensante: “Mi trovis bonan metodon por kuraci vundon.” Li do hastis hejmen, kaj ordonis al sia filo: “Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas ĝin provi.” Skurĝite, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo, kaj prenis tion kiel bonan kuracarton.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

Iam antaŭe, iu volis gajni favoron de la reĝo, kaj demandis la aliulojn: “Kiamaniere mi povas gajni favoron de la reĝo?” Oni respondis: “Se vi volas gajni favoron de la reĝo, vi devas imiti liajn konduton kaj aspekton.”

Li do iris al la reĝo. Kiam li vidis, ke la reĝo palpebrumadis, li ankaŭ imite palpebrumadis. La reĝo demandis al li: “Pro kio vi palpebrumadis? Ĉu vi suferas de malvarmumo aŭ okuldoloro?”

La viro respondis: “Mi suferas nek de malvarmumo nek de okuldoloro. Nur por gajni vian favoron mi tion faris imite.” Aŭdinte lian respondon, la reĝo koleriĝis, ordonis puni lin kaj forpeli lin el la regno.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti