Tu Qinwu (Tu Ĉin’u), la estro de Qiantang-gubernio (Ĉjantan) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) malsaniĝis. Kuracisto malatente donis al li eraran medicinaĵon, kaj pro tio li preskaŭ perdis sian vivon.
Tu Qinwu ekkonsciis, kiel valora kaj efemera estas la homa vivo, li do faris ĵuron: “Mi ĵuras, ke mi dediĉos mian tutan vivon helpi aliajn kaj savi la mondon. La plej grava tasko por mi estas savi ĉiujn vivestaĵojn en la mondo kaj penti pri miaj estintaj pekoj. Krom tion mi pripensos nenion alian.” pli…
Verkista Arkivo
Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto. pli…
Avino Xu estis patrino de Imperia-akademiano Xu en la kortego. Ili vivis en Kunshan-gubernio (Kunŝan) dum Ming-dinastio (Min).
Avino Xu estis vegetaranino dum sia tuta vivo. Ŝi emis fari bonajn aferojn, kaj helpadis malriĉulojn per sia tuta kapablo. Ŝi faris budhisman praktikon matene kaj vespere, kaj ne forgesis tion eĉ en unu tago. pli…
En Ming-dinastio (Min, 1368-1644 p. K.) estis upasako nomata Wang Cheng (Ŭan Ĉen). Li ĉiam fervore helpis aliajn, precipe malriĉulojn kaj orfojn.
Wang Cheng litaniis sutrojn ĉiutage. Li estis tre pia, sed pro io li ne obeis nur unu el la budhismaj reguloj: li ne estis vegetarano. pli…
Iam ĉinoj vokis homon ne per lia nomo, sed per lia vico en la familio. En Quzhou-urbo (Ĉjuĝoŭ) estis malsupera oficisto, kiun ĉiuj nomis Fang (Fan) la Tria, ĉar li estis la tria filo de siaj gepatroj.
Fang la Tria estis bonkora kaj plaĉis al ĉiuj. Iutage li iris al Familio Hou (Hoŭ) por kolekti imposton. pli…