En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: “Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego.”
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. “Pro kio?” li demandis la dion. pli…
Verkista Arkivo
Lia nomo estis Wang (Ŭan), kaj oni nomis lin Veneno. Li loĝis en Hengling (Henlin) ekster Changzhou-urbo (Ĉangĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Ĉe Hengling estis akreoj da fragmitoj, kaj tie vivis multaj paseroj. Veneno Wang bredis ferocan aglon kaj trejnis ĝin zorgeme. Poste, li faris grandan reton kaj starigis ĝin en la fragmitejo. Li ellasis la aglon, por ke ĝi flugu pli…
Guizhou (Gujĝou) estas malriĉa regiono en Ĉinio. Ĝi estas monteca provinco en la sudokcidento. Tie vivis homo nomata Lu, kiu preferis angilaĵon tiel, ke sen ĝi li povis manĝi nenion alian.
Se iu demandis, pro kio li manĝis tiel multajn angilojn, li ĉiam respondis: “Ili estas vere bongustaj.”
Iutage li, jam sesdek-jara, iris al bazaro por aĉeti angilojn freŝajn kaj dikajn. pli…
Iam antaŭe, iu farmulo vivis en la sudo de Jiangshan-urbo (Ĝjanŝan), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li opiniis mortigon de bestoj amuza. Edziĝinte, kvankam li aĝis jam pli ol 40 jarojn, li havis nur unu filon. La malgranda knabo aĝis naŭ jarojn kiam okazis nia rakonto.
Tiutage en majo de 1868, la malica farmulo iris al sia kampo kun sarkilo sur la ŝultro. Li renkontis grandan serpenton sur la vojo. Kiam la serpento vidis lin, ĝi rigardis lin kun pardonpeta aspekto, kaj eletendis sian langon. Ŝajnis, ke ĝi estas timigita kaj petas lian indulgon. pli…
Zhao (Ĝaŭ) pasis la kortegan ekzamenon kaj gajnis akademian diplomon de Talentulo. Li estis bonkora kaj honesta, ĉiam atentema por ne damaĝi bestojn.
Iutage li iris viziti plurajn parencojn. Kiam la pramo, sur kiu li sidis, atingis la mezon de rivero, li rimarkis iun staranta sur la pramo. Strange, tiu aspektis kiel lia servisto mortinta antaŭ tri jaroj. pli…