Sinjoro Li Jingwen (Li Ĝjinŭen) estis bonkora. Li ofte iris al lagbordo kaj demandis fiŝistojn: “Kion vi kaptis hodiaŭ? Fiŝojn? Krabojn? Aŭ testudojn?” Poste li elprenis monon kaj aĉetis la kaptaĵojn de la fiŝistoj por liberigi. Eble vi opinias, ke li havis tro multe da mono por konsumi, sed fakte, li ne estis bonhava. Li nur ŝatis savi kompatindajn bestojn.
pli…
Verkista Arkivo
“Ne forgesu lavi la testudon antaŭ la kuirado,” ordonis gesinjoroj Cheng (Ĉen) kiam ili pretis eliri. “Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!”
“Certe, mi scias,” respondis la servistino. Post la eliro de la geedzoj, la servistino iris al la kuirejo por rigardi la testudon, pli…
“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi). pli…
En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapsesis de tempo al tempo.
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii. pli…
“Ĉu vi sentas vin pli bone hodiaŭ?” Fan sciis, ke lia edzino suferas de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li flegis ŝin ankoraŭ zorgeme.
“Dankon… pro… via… prizorgo,” la edzino respondis anhelante kun granda sufero.
Fan petis la plej bonan kuraciston en la regiono por kuraci lian edzinon. La kuracisto ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken.
“Estas metodo por pli…