• lundo, Januaro 31st, 2011
Antaŭ duonmonato komenciĝis la reta kurso esperanta okazigita de Budhana Retejo Esperantista (http://www.budhano.com). La kurso daŭros iom pli ol du monatojn. En la kurso lernas kvar novaj gekuranoj kaj partoprenas kelkaj komencantoj.
Laŭ la volo de la kursanoj, la kurso kaŭros senĉese eĉ dum la feriotempo de printempa festo.
• merkredo, Decembro 22nd, 2010
La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.
pli…
• sabato, Novembro 20th, 2010
Filmeto farita laŭ Ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis la subtitolon.
[youku id=”XMjIzOTQ2NDU2″]
• ĵaŭdo, Novembro 18th, 2010
La filmo estas farita laŭ ĉina rakontaro. Miaohui esperantigis el ĉina lingvo.
[youku id=”XMjIzNzY3ODk2″]
• merkredo, Novembro 17th, 2010
Por la Rideto de la Patrino
Verkis S-ino Zhao Xiaohong Elĉinigis Miaohui
Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . . pli…