Verkista Arkivo

Verkinto:
• dimanĉo, Aprilo 21st, 2013
Saluton, karaj amikoj!Nun jam ekdisaŭdiĝis la deksesa elsendo de Retradio BRE. Jen la listo de la elsendo:

Elsendlisto:

Aktualaĵoj:
Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an

Budhisma scio:
Ĉapitro 13. Fariĝi budhano

Budhisma muziko:
Sonĝo en la mondo

Budhisma rakonto:
Cervido ŝajniganta morton
La meditanta gardisto de sekureco

La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
La temo de la elsendo estas: Retradio: 2013-04-21

Bonan aŭdeblecon al vi ĉiuj!

Kategorio: Retradio  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Aprilo 21st, 2013

Elsendlisto:

Aktualaĵoj:
Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an

Budhisma scio:
Ĉapitro 13. Fariĝi budhano

Budhisma muziko:
Sonĝo en la mondo

Budhisma rakonto:
Cervido ŝajniganta morton
La meditanta gardisto de sekureco 

——————–
  Saluton, karaj amikoj.
  Nun estas la deksesa elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos aktualaĵojn, budhisman scion, budhisman muzikon kaj budhismajn rakontojn. Nun ni aŭskultu aktualaĵojn. pli…

Kategorio: Retradio  | Komenti
Verkinto:
• ĵaŭdo, Aprilo 18th, 2013

Kvankam mi ŝatas voĉlgi esperantajn literaturaĵojn, tamen mi neniam legis tiel ofte kaj ripeteme kiel mi faras nun por via retaradio. Kaj mi trovis, ke voĉlegi miajn verkojn aŭ tradukojn estas multe pli malfacile ol voĉlegi alies legaĵojn.

Daŭrigota

Kategorio: Korspuro  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 17th, 2013
 Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj en monaĥejo Tiefosi gastis ĉe  gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang en la periodo de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana Gayet. La gesinjoroj donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Chongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj  interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.
 
Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Aprilo 14th, 2013
Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.

 

Kategorio: Aktivado, Aktualaĵo  | Komenti